Observatorio Panská Ves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio Panská Ves
ĉeĥe: Observatoř Panská Ves
observatorio
Observatorio Panská Ves
Oficiala nomo: Observatoř Panská Ves
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Municipo Panská Ves
Historia regiono Bohemio
Montaro Doksa montetaro
Situo Observatorio Panská Ves
 - alteco 315 m s. m.
 - koordinatoj 50° 31′ 38″ N 14° 34′ 03″ O / 50.52722 °N, 14.56750 °O / 50.52722; 14.56750 (mapo)
Konstruado 1962
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Panská Ves observatory
Portalo pri Ĉeĥio

Observatorio Panská Ves estas dekroĉita laborejo de Instituto de fiziko de atmosfero de Akademio de Sciencoj de Ĉeĥio konstruita en la jaro 1962 proksime de urbo Dubá en distrikto Česká Lípa en Regiono Liberec en Ĉeĥio.

Unu el satelitoj de la observatorio

Situo[redakti | redakti fonton]

La observatorio estas sur herbejo rekte najbaranta kun vilaĝo Panská Ves, kiu estas administra parto de urbo Dubá en suda parto de distrikto Česká Lípa. La vilaĝeto estas 3 km de Dubá, 1 km de Nedamov, proporcie alte super Dubá. Nenie en la ĉirkaŭaĵo estas industriaj entreprenoj aŭ aliaj lumaj fontoj. La herbejo estas en supermara alteco 315 metroj, barita, sur teritorio de PPR Kokořínsko, proksimume 1 km de monteto Velký beškovský kopec. Kondukas preter ĝi blue blua turisma marko kaj ruĝe ruĝa turisma marko turismaj markoj el Dubá al sudo en la centrajn partojn de Kokořínsko. En la vilaĝon kondukas loka komuniko el Nedamov.

Aktualaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vido al unu el la teleskopoj

Ekde la jaro 2007 estas ĉi tie akceptataj datoj el satelitoj Cluster de eŭropa kosma agentejo ESA, ekde la jaro 2013 la observatorio estas enkonektita en projekton por observi radiajn zonojn helpe de satelitoj Van Allen Probes de usona NASA.