Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Malarmadaj Aferoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Malarmadaj Aferoj
United Nations Office for Disarmament Affairs
emblemo
publika administrado • organization established by the United Nations
Komenco 1-a de januaro 1998 vd
Sidejo Sidejo de UN
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Malarmado-Aferoj (angle United Nations Office for Disarmament Affairs, akronime UNODA, france Le Bureau des affaires du désarmement) estas agentejo de la Ĝenerala Sekretario de UN establita kiel la Departemento de Malarmado-Aferoj, kiel parto de la plano de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan reformi UN, kiel prezentita en lia raporto al la Ĝenerala Asembleo en julio 1997 [1].

Ĝia celo estas antaŭenigi nuklean senarmiĝon kaj nedisvastiĝon kaj la plifortigon de senarmigaj reĝimoj kun respekto al aliaj amasdetruaj armiloj , kemiaj kaj biologiaj armiloj [2]. Ĝi ankaŭ antaŭenigas malarmajn klopodojn en la areo de konvenciaj armiloj, precipe teraj minoj kaj mitraletoj, kiuj ofte estas preferataj en nuntempaj konfliktoj [3].

Ĉi tiu oficejo estas gvidata de Sub-Ĝenerala Sekretario kaj Alta Reprezentanto por Malarmadaj Aferoj S-rino Izumi Nakamitsu de Japanio, kiu enoficiĝis la 1-an de majo 2017.  

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kofi Annan (14 July 1997) Renewing the United Nations: A Programme for Reform (A/51/950). United Nations. Alirita 17 March 2017.
  2. John Burroughs (2012) Humanitarian Law or Nuclear Weapons: Choose One. Lawyers Committee on Nuclear Policy. Arkivita el la originalo je 21 August 2014.
  3. Report of the Ad Hoc Committee of the Twelfth Special Session (angle). Alirita 17 March 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]