Okcidentfrisaj insuloj
La Okcidentfrisaj insuloj estas barieraj insuloj en la Norda Maro, antaŭ la plej norda parto de la nederlanda marbordo. Ili situas 5 ĝis 10 kilometrojn norde de la kontinento, inter la havenurbo Den Helder de Norda Holando okcidente kaj la enfluejo de la rivero Ems oriente. Orienta daŭrigo estas la orientfrisaj insuloj de Germanio. La teritorio inter la sudaj insulaj bordoj kaj la kontinento apartenas al la vadomaro.
De okcidento al oriento temas pri la insuloj
Loĝataj
Memorhelpilo TV-TAS' (Televido Taso)
Neloĝataj
- Noorderhaaks aŭ Razende Bol
- Richel
- Griend
- Rif
- Engelsmanplaat
- Simonszand
- Rottumerplaat
- Rottumeroog