Oksovojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danewerk kun oksovojo

La OksovojoOksa vojo (germane Ochsenweg, platdiĉe Ossenpadd, dane Hærvejen = "armea vojo") estas historia vojo en Ŝlesvigo-Holstinio kaj Jutlando sur la Kimbra duoninsulo, fakte inter Eider kaj Viborg en Danio.

Historio

Tiu vojo estis uzata verŝajne jam en la bronza epoko, ĝi kuris sur sekaj partoj de la Kimbra duoninsulo, inter la Balta landa dorso en oriento kaj la marĉa lando en okcidento. Dum longa vojo, ĝi sekvis la akvodislimon.

Dum la mezepoko ĝi ankaŭ rolis kiel parto de la Jakoba Vojo.

Ĝi perdis gravecon en la 18-a jarcento.