Olbendorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu kun Ollendorf!

Olbendorf, hungare Óbér, kroate Lovrenac estas vilaĝo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Güssing.

Bazaj informoj

Situo

Olbendorf troviĝas laŭ traira flankovojo.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1272 en hungara dokumento en latina formo „Castro Olber“. En 1910 vivis en la komunumo 1523 homoj (1507 germanoj, 11 hungaroj, 5 kroatoj). Ĝis Traktato de Trianon Óbér apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 2001 vivis en Olbendorf 1394 homoj (1370 germanoj, 5 hungaroj, 2 slovakoj kaj aliaj).

Fontoj

  • germana Vikipedio
  • http/adatbazis.mtaki.com
  • http/maps.google.com