Oldman (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oldman
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

La Rivero Oldman estas rivero en la suda Alberto. Ĝi fluas de okcidento al oriento de la Rok-Montaro tra Fort Macleod, Lethbridge, kaj Taber ĝis Grassy Lake, kie ĝi kuniĝas kun la rivero Bow por formi la Sud-Saskaĉevanan Riveron.

La Oldman havas longecon de 362 km kaj akvokolektan areon de 26.700 km². Ĝia meznombra trafluo estas 95 m³/s.[1]

Historio

En 1990 la registaro de Alberto provis digi la Oldman, kio (inter alie) estus inundinta pejganan/Blackfoot tombejon. La Blackfoot, gviditaj de Milton Born With A Tooth, responde mem deflankigis la riveron, kio sekvigis armitan plenhalton[2]. Fine oni konstruis la digon tie kie la riversistemoj de la Oldman, Crowsnest, and Castle kuniĝas.

La indiĝenulaj rezervejoj Peigan Timber Limit B kaj IR 145 Peigan de la Nacio Piikani (Pejgana) kaj rezervejo IR 148 Blood de la Nacio Kainai (angle: Blood) troviĝas borde de la Oldman.

Alfluoj


Situo de la Oldman en Alberto

De sia fonto ĝis la buŝo, la Oldman ricevas akvon de:

  • Rivero Livingstone (Livingstone River)
  • Rivero Crowsnest (Crowsnest River)
  • Rivero Castle (Castle River)
  • Rivereto Pincher (Pincher Creek)
  • Rivereto Beaver (Beaver Creek)
  • Rivereto Willow (Willow Creek)
  • Rivero Belly (Belly River)
  • Rivero St. Mary (St. Mary River)
    • Rivereto Lee (Lee Creek)
  • Rivero Malgranda Bow (Little Bow River)

Naturo

La fonto de la Oldman troviĝas en Natur-regiono Beehive[3], regiono de montara tundro kaj arbaroj de malnova piceo kaj abio. Poste ĝi trafluas Sovaĝejan Parkon Bob Creek[4] kaj Heredaĵan Ranĉlandon Black Creek[5]. Akvobaraĵo Oldman kaj Rivero Oldman estas aliaj Provincaj Distroterenoj kreitaj laŭ la rivero.

Fiŝoj

En la Oldman vivas diversaj fiŝ-specioj, inter ili la ĉielarka truto, truto cutthroat, truto bull, bruna truto, hibridaj trut-specioj (hibridaĵo de trutoj ĉielarka kaj cutthroat), rok-montara blankfiŝo, ezoko, ezoka perko, sturgo, katostomido, kaj fokseno.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Atlas of Canada - Riveroj en Kanado
  2. Universitato de Lethbridge - La digo ĉe rivero Oldman
  3. Alberta Community Development - Natur-regiono Beehive
  4. Alberta Community Development - Sovaĝejan Parkon Bob Creek
  5. Alberta Community Deveopment - Heredaĵa Ranĉlando Black Creek

Eksteraj ligiloj