Acipensero
El Vikipedio
(Alidirektita el Sturgo)
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Acipenser oxyrinchus oxyrinchus
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
Vidu tekston |
||||||||||||
Acipensero (latine Acipenser) aŭ sturgo estas genro de fiŝoj el la ordo acipenseroformaj.
Estas ĉirkaŭ 20 diversaj specoj de acipenseroj. Ili plej parte vivas en maro, sed ankaŭ ennaĝadas en riverojn de Eŭropo, Azio kaj Nordameriko. Parto el ili ennaĝadas en riverojn dum printempo por meti frajon, la aliaj faras ĉi tion por nekonata celo. Iuj specoj de acipenseroj ĉiam loĝas en nesala akvo.
Acipenseroj povas vivi dum 100 jaroj kaj havi longon je 2,5 ... 3,5 metroj.
Manĝado [redakti]
Acipensero estas alte taksata kiel delikataĵo. En Siberio (Rusio) oni preparas el ĝi fiŝrabotaĵon.