Olimpika Stadiono de Ateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Olimpika Stadiono
Ολυμπιακό Στάδιο
loko Ateno
Flago de Grekio Grekio
konstruadita 1979
malfermita 1982
posedanto Greka registaro
operacianto OAKA
surfaco herbo
kosto 265 miliono
arkitekto Santiago Calatrava
kapacito 71.030
dimensioj 105 x 68 m
luantoj Panathinaikos
AEK Athens
Grekio (futbalo)
Somera Olimpiko 2004
v  d  r
Information icon.svg

La Olimpika Stadiono (greke: Ολυμπιακό Στάδιο), estas stadiono kiu estas parto de la Olimpika Sporta Komplekso de Ateno. Ĝi situas en la areo Marusi de la greka ĉefurbo kaj estas la plej granda stadiono de Grekio; ĝi gastigis la atletikajn konkursojn kaj la futbalan finalon de la Somera Olimpiko 2004, samkiel la oficialajn malferman kaj malferman ceremoniojn de la olimpikoj.

La stadiono konceptiĝis dum la jaro 1979 kaj konstruiĝis origine inter la jaroj 1980 kaj 1982, sed amplekse renoviĝis dum 2004 je kosto de 260 milionoj da eŭroj. La rekorda nombro de spektantoj en la stadiono estas 74.473, sed dum la Somera Olimpiko 2004 ĝi estis planata por maksimume 72.000 dum la olimpikoj.

La 23-an de majo 2007 la stadiono gastigis la finalon de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA inter la teamoj AC Milano kaj Liverpool FC, kiun la teamo de AC Milano gajnis je 2 goloj kontraŭ 1. La stadiono antaŭe interalie jam gastigis la finalon de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA dum 1994.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]