Opština Brvenica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Opština Brvenica
Komunumo de Nord-Makedonio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono regiono Polog
Poŝtkodo 1216
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 645  (2021) [+]
Loĝdenso 83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 20° 59′ O (mapo)41.9820.98Koordinatoj: 41° 59′ N, 20° 59′ O (mapo) [+]
Alto 1 079 m [+]
Areo 164,3 km² (16 430 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Opština Brvenica (Nord-Makedonio)
Opština Brvenica (Nord-Makedonio)
DEC
Opština Brvenica
Opština Brvenica
Situo de Opština Brvenica

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Brvenica Municipality [+]
vdr

Opština Brvenica estas unu el 80 komunumoj de Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 13 645 homoj[1][2] sur areo de 164,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 83 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Brvenica.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unu el la 9 komunumoj de la regiono Polog. La okcidenta parto de la komunumo situas en la malaltebenaĵo de la rivero Vardar en alteco de ĉirkaŭ 450 m. Direkte al la sudoriento ni iras al la montoj, kie la alteco atingas preskaŭ 1700 m.

En la sudorienta pinto, ĉe la rando de la komunumo, estas la akvoj de la diga lago Kozjak ĉe la rivero Treska. Ĉi tie ĝi estas ĉirkaŭ 420 m super marnivelo.

La komunumo konsistas el entute 10 vilaĝoj:

Blace, Brvenica, Čelopek, Dolno Sedlarce, Gurgurnica, Miletino, Radijovce, Stenče, Tenovo kaj Volkovija.

Najbaraj komunumoj estas:

Vilaĝoj en Opština Brvenica

Opština Tetovo en la nordo, Opština Želino en la oriento, Opština Makedonski Brod en la sudo, Opština Gostivar en la sudokcidento, Opština Vrapčište en la okcidento kaj Opština Bogovinje en la nordokcidento.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie makedonoj (5949, t.e. 37,5%), albanoj (9770, t.e. 61,6%) kaj aliaj (serboj, turkoj, ktp.).

Religio: ortodoksaj 5933 (37,4%) kaj islamanoj 9781 (61,7%) kaj aliaj.

La loĝantoj vivas ĉefe en agrikulturo, hortikulturo kaj brutobredado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Брвеница en la makedona Vikipedio.