Orahovica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo de Orahovica
Preĝejo de Orahovica
Iama preĝejo de Orahovica

Bazaj informoj

Orahovica estas urbo en Kroatio. Ankoraŭ 12 komunumoj apartenas al la municipo.

Situo

Orahovica situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Osijek-Koprivnica. Našice troviĝas 20 km-ojn.

Historio

La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1228 en formo Ruzica. Apude troviĝas restaĵoj de impona fortikaĵo, kiun en 1317 armeo de la reĝo okupis de grandbienula familio Kőszegi (kOsegi). En 1543 la turkoj okupis ĝin, la komunumo estis ilia administrejo. En 1910 loĝis tie 2 795 da homoj, (1 794 kroatoj, 499 serboj, 304 hungaroj kaj 150 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Orahovica apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Verőce, al distrikto de Našice, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.

Vidindaĵoj