Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de la organizaĵo

La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (ONA) aŭ Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo (NAO) normale mallongigita al FAO (angle: Food and Agriculture Organization), estas speciala organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj kies celo estas altigi nivelojn de nutrado kaj de vivo; plibonigi produktadon, traktadon, merkatadon, kaj distribuon de manĝaĵoj kaj agrikulturaj produktoj; stimuli kamparan disvolvadon; kaj, tiele, elimini malsaton.

La FAO fondiĝis en 1945 en Kebeko, Kebekio. En 1951 ĝi relokiĝis de Vaŝingtono, Usono al Romo, Italio. Je la 25-a de novembro, 2000, ĝi enhavis 181 membrojn (180 ŝtatojn plus Eŭropan Union).

La devizo da la FAO: "Helpante konstrui mondon sen malsato" (Helping to build a world without hunger).

Agadoj

  • Provizi asistadon al disvolvadantaj landoj.
  • Provizi informon pri nutrado, manĝaĵo, agrikulturo, arbarkultivo kaj fiŝkaptado.
  • Konsili registarojn.
  • Organizi neŭtrajn, interŝtatajn forumojn por debati kaj formuli politikon pri la principaj problemoj de nutrado kaj agrikulturo.

Eksteraj ligiloj