Orhara simio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orhara simio
Orhara simio de Ĉinio
Orhara simio de Ĉinio
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Cerkopitekedoj Cercopithecidae
Genro: Rhinopithecus
Rhinopithecus roxellana
Milne-Edwards, 1870
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La orhara simio[1] (Rhinopithecus roxellana) el la ordo de primatoj kaj familio de cerkopitekedoj aŭ kolobidedoj vivas en okcidenta kaj norda Siĉŭan-provinco, sudorienta Gansu-provinco, suda Ŝenŝji-provinco kaj nordokcidenta Hubej-provinco, en Ĉinio. Ĝi estas bela kaj rara besto. Ĝi havas elstaran muzelon, rondan kapon, mallongajn orelojn, lazuran vizaĝon kaj supren leviĝantajn naztruojn. Ambaŭflanke de la supra lipo de plenkreska virsimio estas tuberaĵo. La simio surhavas ore brilantajn longajn kaj maldikajn harojn. La abdomena hararo estas iom mallonga kaj havas helan koloron, kaj la dorsa hararo estas longa. Tiu de iu virsimio longas eĉ 50 centimetrojn.

La orharaj simioj vivas sur altaj montoj kun densaj arboj kaj arbetoj 1 500-3 400 metrojn super la marnivelo. Ili agas sur arboj kaj malofte malsupreniras. Iliaj antaŭaj membroj lertas en grimpado kaj la malantaŭaj en saltado. Sur branĉoj de arboj ili facile saltas 3-4 metrojn. La orharaj simioj vivas vagan vivon. Dum vagado ofte dekkelkaj el kelkcent formas gregon, kiun gvidas plenkreska kaj sperta virsimio. La ĉefo estas elektita en luktobatalo. La orharaj simioj plej ŝatas manĝi foliojn de plantoj, ŝosojn, berojn kaj florojn, kaj ankaŭ semojn kaj arboŝelojn kaj birdetojn, birdavojn kaj fungojn. Ordinare en printempo simiino naskas, ĝi tre amzorgas sian idon kaj ankaŭ la virsimio protektas la idon. Estas interese, ke kelkiam virsimio kaj simiino brakumas unu la alian sidante, kaj ilia ido tiam varmigas sin en ilia sino.

La orhara simio estas rara, protektata besto de Ĉinio

Referencoj[redakti | redakti fonton]