Orinda (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Orinda en Kalifornio.
Orinda Teatro dumnokte

Orinda estas malgranda urbo en norda Kalifornio, situanta oriente de la Golfo de San-Francisko, en Kantono Contra Costa. Ĝi estas orienta de Berklio kaj okcidenta de Walnut Creek.

La urbo estas hejmo de malgranda aro de komputilaj firmaoj. Ekzemple, SIM-CITY konstruiĝis en Orinda-o, kiam MAXXIS havis oficejojn en la teatra kvadrato. DANTZ havis fondan oficejon en la urbeto.

Vojaĝado al Orinda estas simpla. Rapida fervojo (BART) iras al Orinda-o de San-Francisko, Walnut Creek, la Flughaveno Oakland kaj la Flughaveno San-Francisko. Granda senpaga ŝoseo (la 24) iras tra la urbo.

Geografio

Orinda troviĝas ĉe 37° 52′ 56″ N 122° 10′ 30″ U / 37.88222 °N, 122.17500 °U / 37.88222; -122.17500 (mapo)Koordinatoj: 37° 52′ 56″ N 122° 10′ 30″ U / 37.88222 °N, 122.17500 °U / 37.88222; -122.17500 (mapo).

La urbo havas tutan areon de 32,7 km² (12,6 mejloj²). 32,6 km² (12,6 mejloj²) de ĝi estas tero kaj 0,1 km² (0,04 mejloj²) de ĝi estas akvo. De la tuta areo estas 0,32 % akvo.

Demografioj

Laŭ la popolnombrado de 2000 17.599 homoj, 6.596 domanaroj kaj 5.243 familioj loĝas en la urbo. La loĝantara denseco estas 539,7/km² (1.398,2/mejlo²). Estas 6.744 komadaj unitoj ĉe mezanombra denseco de 206,8/km² (535,8/mejlo²). La rasa konsisto de la urbo estas 86,63 % da blankuloj, 0,47 % da nigruloj aŭ (afroamerikuloj), 0,15 % da indiĝenoj, 9,24 % da azianoj, 0,68 % de aliaj rasaj kaj 2,84 % da du- aŭ plur-rasaj.

Famuloj