Flughaveno San-Francisko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Flughaveno San-Francisko

emblemo

internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: SFO ICAO: KSFO
Resuma informo
Lando Usono
Regiono Kalifornio
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto San Francisco Airport Commission
Apuda urbo San-Francisko (20 km)
Alteco 4 m
Geografia situo 37° 37′ 8″ N, 122° 22′ 30″ U (mapo)37.618888888889-122.375Koordinatoj: 37° 37′ 8″ N, 122° 22′ 30″ U (mapo)
Internacia Flughaveno San-Francisko (Kalifornio)
Internacia Flughaveno San-Francisko (Kalifornio)
DEC
Internacia Flughaveno San-Francisko
Internacia Flughaveno San-Francisko
Situo de Internacia Flughaveno San-Francisko
Map
Internacia Flughaveno San-Francisko
Kurej-angulo 10L/28R; 10R/28L; 1R/19L; 1L/19R
Kurej-longo 3.618; 3.231; 2.636; 2.286 m
Retejo http://www.flysfo.com/
vdr

La Internacia Flughaveno San-Francisko (angle San Francisco International Airport) situas sude de San-Francisko en Kantono San Mateo, okcidente de la Golfo de San-Francisko.

La flughaveno estas la plej granda de la golfa areo kaj la dua plej uzata en Kalifornio (post tiu de Los-Anĝeleso). En 2006 ĝi havis laŭ la nombro de pasaĝeroj la 13-an lokon en Usono kaj la 23-an monde.

La flughaveno havas propran enirejon al apuda aŭtovojo 101 kaj propran stacion de BART (Bay Area Rapid Transit). Per BART estas facile atingi la stacion Millbrae de fervojo Caltrain.

En la flughaveno ekzistas kvar kurejoj, el kiuj po du estas paralelaj inter si kaj ortaj al la aliaj du. Tiel eblas adapti la uzon al la direkto de la vento. Sed kutime oni uzas alterne po unu el la paralelaj paroj, ĉar uzi du paralelajn kurejojn samtempe ne eblas pro la malgranda distanco de nur 235 metroj. Je forta vento povas okazi, ke nur unu kurejo estas uzebla.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]