Oroka lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oroka alfabeto de jaro 2008

Oroka lingvo (memnomo ультауйльта) estas lingvo de orokoj. Ĝi apartenas al sud-orienta (nanija) branĉo de tungus-manĉura lingvaro. Ĝi estas parolata en Poronaja kaj Noglika distriktoj de Saĥaleno. Tie laŭ censo de 2002 loĝis 346 orokoj, el kiuj 64 parolis la lingvon. Krome, kelkaj orokoj loĝas sur Hokajdo en Japanio, sed ilia nombro estas nekonata.

En la oroka ekzistas du dialektoj: norda (orient-Saĥalena) kaj suda (Poronaja). Sur Hokajdo oni parolas sudan dialekton.

Oroka lingvo estas uzata nur kiel parolata lingvo, plejparte inter maljunuloj, kaj por folkloro. Ĉiuj orokoj flue parolas la rusan.

La lingvo estas proksima al formorto. Por konservi ĝin, en 2008 estas kreata alfabeto por oroka lingvo. Ĝi baziĝas sur cirila skribo. Per ĝi estas eldonita aboco por infanoj, kaj en unu de Saĥalenaj lernejoj komenciĝis instruprogramo de la oroka.

Literaturo

  • К.А. Новикова, Л. И. Сем. Орокский язык // Языки мира: Тунгусо-маньчжурские языки. М., 1997.

Ligoj

На Сахалине издан букварь для одного из самых малочисленных северных народов