Orquesta Club Virginia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orquesta Club Virginia
filmo
Originala titolo Orquesta Club Virginia
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1992
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Manuel Iborra
Scenaro Manuel Iborra • Joaquín Oristrell
Muziko de Santi Arisa
Rolantoj Jorge Sanz • Antonio Resines • Santiago Ramos • Emma Suárez • Juan Echanove • Natasha Hovey • Verónica Forqué • Silke • Enrique San Francisco • Vicente Haro
IMDb
vdr

Orquesta Club Virginia estas hispana filmo de 1992 reĝisorita de Manuel Iborra. Ĝi estas protagonistigita de Jorge Sanz, Antonio Resines, Santiago Ramos, Enrique San Francisco, Juan Echanove, Emma Suárez, Torrebruno, Pau Riba, inter aliaj.

En 2012 oni faris teatran adaptaĵon de la filmo, kun la partopreno inter aliaj de Antonio Resines, Jorge Sanz, Enrique San Francisco, Pepón Nieto, Pau Riba, Víctor Elías, Juan Díaz (interŝanĝante rolon kun Jorge Sanz), Guillermo Montesinos kaj Macarena Gómez.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Tony (Jorge Sanz) estas 17-jarulo kiu aliĝas al la muzika trupo de sia patro (Antonio Resines), nome la "Orquesta Club Virginia". Ili estas specializitaj en muziko de la 1950-aj jaroj: nome bolero kaj mambo. Sed la tipo de muziko kiu plaĉas al Tony estas tre diferenca, kaj krome tio kio vere altiras lin estas la eblo koni mondon kaj amikumi kun eksterlandaninoj. Tuj post aliĝi al la orkestro, ĉiuj forveturas al Oriento.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Tiu estis unu el la filmoj de Jorge Sanz, kiu poste faros pli ol 60 filmoj.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Orquesta Club Virginia en la hispana Vikipedio.