Oscar Castro-Neves

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oscar Castro-Neves (* 15-an de majo 1940 en Rio-de-Ĵanejro) estas brazila gitaristo, aranĝisto kaj komponisto, kiu esence kontribuis al la establiĝo de bosanovo.

Vivo kaj verkado

Castro-Neves ludis komence kavakinjon (portugale: cavaquinho) la kvarkordan brazilan gitareton, antaŭ ol li turnis sin al piano kaj klasika gitaro. Kiel dekdujarulo li lernis de sia onklo ĵazharmoniojn. Komence li koncertis kun siaj fratoj Mário (piano), Iko (baso) kaj Léo (frapinstrumentaro). Dekses-jara li surdiskigis sian unuan kanton Chora Tua Tristeza, kiu fariĝis tutlanda furorkanto kaj ankaŭ tutmonde estis novversiigata. Dum la sekvaj jaroj li kunlaboris je sonregistradoj kun Vinícius de Moraes, Dorival Caymmi kaj la ensemblo Quarteto em Cy. En 1962 li perezntis okaze de la bosanovo-koncerto en la novjorka koncertejo Carnegie Hall, kio kontribuis al tio, popularigi ĉi tiun ĝenron en Usono; poste li koncertvojaĝis kun Stan Getz. En 1971 li transloĝiĝis al Usono, kie li laboris kun Sérgio Mendes. Dum grandparto de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj li laboris kiel membro de la ensemblo de Paul Winter. Krome li laboris kun Antônio Carlos Jobim, Elis Regina, Flora Purim, Joe Henderson (Double Rainbow: The Music of Antonio Carlos Jobim, 1994), Yo Yo Ma, Michael Jackson, Herbie Hancock, Barbra Streisand, Stevie Wonder, João Gilberto, Lee Ritenour, Airto Moreira, David Darling, Toots Thielemans Quincy Jones, Ella Fitzgerald kaj Diane Schuur.

Li loĝas kaj laboras en Los-Anĝeleso, kie li ĉefe orkestre instrumentis filmmuzikon (ekz. Blame It on RioSister Act 2: Back in the Habit).[1] Li ankaŭ produktis albumojn, ekz. por Carol Welsman. Castro-Neves instruis ĉe Guitar Institute of Technology (GIT) kaj Dick Grove Music Workshops.

Por siaj meritoj pri la brazila muziko oni honoris lin, nomumante lin oficiro de la ordeno Ordem de Rio Branco.

Diskoj

  • Brazilian Scandals (1987)
  • Oscar! (1987)
  • Maracujá (1989)
  • More than Yesterday (kun Teo Lima) (1991)
  • Tropical Heart (1993)
  • The John Klemmer and Oscar Castro-Neves Duo (1997)
  • Brazilian Days (kun Paul Winter) (1998)
  • Playful Heart (2003)
  • All One (2006)

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. jazzreview.com