Otto Jahn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Jahn

Otto JAHN (n. 16-an de junio 1813 en Kiel; m. 9-an de septembro 1869 en Göttingen) estis germana klasika filologo, arkeologo kaj muziksciencisto. Li laboris kiel profesoro por filologio kaj arkeologio ĉe la universitatoj de Lepsiko kaj Bonn.

Jahn verkis fundamentajn kritikajn eldonojn pri diversaj verkistoj, preparis kiel renoma enskribosciencisto la enskribokolekton Corpus Inscriptionum Latinarum (CIL), direktis la arkeologion sur novajn, metode kritikajn vojojn kaj antaŭenigis ĝin per siaj esplorlaboroj same kiel siaj prelegaj, instruaj kaj kolektaj agadoj. Kiel privatdocento en Kiel (1839–1842) kaj eksterordinara profesoro Greifswald (1842–1847), sed ĉefe kiel profesoro en Lepsiko (1847–1850) kaj Bonn (1855–1869) li altiris multajn lernantojn kaj influis per tio la arkeologion en la 19-a kaj 20-a jarcentoj daŭre. La ankoraŭ junan muziksciencon li pliriĉigis per biografiaj kaj eldonaj verkoj pri Beethoven kaj Mozart kaj kreis per tio la ankoraŭ nun validajn bazojn por okupiĝo pri ĉi tiuj komponistoj. Krome Jahn estis kunfondinto de la malnova Lepsika Bach-Gesellschaft. Jahn sin prezentis en privata rondo ankaŭ kiel komponisto.

Traktaĵoj (selekto)

  • Arkeologiaj:
    • Palamedes (1836)
    • Telephos und Troilos (1841)
    • Die Gemälde des Polygnot (1841)
    • Pentheus und die Mänaden (1841)
    • Paris und Oinone (1844)
    • Die hellenische Kunst (1846)
    • Peitho, die Göttin der Überredung (1847)
    • Über einige Darstellungen des Paris-Urteils (1849)
    • Die Ficoronische Cista (1852)
    • Pausaniae descriptio arcis Athenarum (3. Ausgabe 1901)
    • Darstellungen griechischer Dichter auf Vasenbildern (1861)
  • Filologiaj:
  • Biografiaj kaj estetikaj:
    • Über Mendelssohns Paulus (1842)
    • Biographie Mozarts, eksterordinara verko de granda graveco por la muzikhistorio (3-a eldono de H. Deiters, 1889–1891)
    • Ludwig Uhland (1863)
    • Gesammelte Aufsatze über Musik (1866)
    • Biographische Aufsätze (1866).

Liajn Griechische Bilderchroniken post lia morto publikigis lia nevo Adolf Michaelis.

Literaturo

  • Eugen Petersen (eld.), Adolf Michaelis: Otto Jahn in seinen Briefen: Mit einem Bilde seines Lebens, Leipzig 1913
  • William M. Calder III (eld.): Otto Jahn (1813–1868): Ein Geisteswissenschaftler zwischen Klassizismus und Historismus, Stuttgart: Steiner 1991. ISBN 3-515-05352-2
  • Carl Werner Müller: Otto Jahn: mit einem Verzeichnis seiner Schriften, Stuttgart; Leipzig, Teubner 1991. ISBN 3-519-07423-0
    • Rezension von William M. Calder III im Bryn Mawr Classical Review (online)
  • Michael Schramm: Otto Jahns Musikästhetik und Musikkritik, Essen 1998. ISBN 3-89206-870-4
  • Lothar Wickert: Theodor Mommsen – Otto Jahn: Briefwechsel 1842–1868, Frankfurt am Main: Klostermann 1962