Otto von Keudell
Otto von Keudell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1887 en Romo |
Morto | 12-an de majo 1972 (85-jaraĝa) en Garmisch-Partenkirchen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Robert von Keudell |
Patrino | Alexandra von Keudell |
Edz(in)o | Maria Momm • Edelgarde von Stülpnagel |
Infanoj | Wilhelm von Keudell • Robert von Keudell • Otto von Keudell • Walter von Keudell • Maria von Keudell • Alexander von Keudell • Ernst von Keudell • Theodor von Keudell • Barbara von Keudell • Alexandra von Keudell • Christoph von Keudell |
Okupo | |
Okupo | juristo |
Otto Victor von Keudell (naskiĝinta la 28-an de februaro 1887 en Romo; mortinta la 12-an de majo 1972 en Garmisch-Partenkirchen)[1] estis germana administra oficisto kaj same membro de la NSDAP kiel lia frato Walter von Keudell.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Post studo kaj praktika profesilernado Keudell laboris interalie ministro pri internaj aferoj en la germana regnero Prusujo kaj en la regna ministrejo pri internaj aferoj. Post la nazia potencopreno en Germanujo li aniĝis marton de 1933 en la NSDAP (membronumero 1.772.957) kaj fariĝis novembron de la sama jaro estrarano de la „Reichskammer der Bildenden Künste“, institucio, kiu prosperigis naziajn artistojn kaj helpis forigi kontraŭulojn de NSDAP kaj judojn.[2] En 1935 li fariĝis ministra konsilisto de la sekcio muziko kaj bildartoj en la propagando-ministrejo.[2] Ekde 1936 ĝis 1945 li estis posteulo de Karl Budding kiel prezidanto de la administra distriktaro en okcidentprusa Marienwerder. Keudell estis membro de SS kaj estis rangaltigata junion de 1944 al brigadestro de SS (SS-n-ro 241.805).[2]