Oviedo Express

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oviedo Express
filmo
Originala titolo Oviedo Express
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2007, 31 okt. 2007
Ĝenro romantika komedio, amafera filmo
Kameraado Carlos Suárez
Reĝisoro(j) Gonzalo Suárez
Scenaro Gonzalo Suárez
Muziko de Carles Cases
Rolantoj Bárbara Goenaga • Carmelo Gómez • Aitana Sánchez-Gijón • Maribel Verdú • Najwa Nimri • Jorge Sanz • Víctor Clavijo
IMDb
vdr

Oviedo Express estas hispana filmo de 2007 reĝisorita de Gonzalo Suárez kun ĉefaktoroj Jorge Sanz, Bárbara Goenaga, Carmelo Gómez, Najwa Nimri, Aitana Sánchez-Gijón, kaj Maribel Verdú.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Oviedo Express estas la trajno per kiu veturas trupo de komediaj aktoroj kiuj venas ludi faman klasikaĵon La Regenta de Leopoldo Alas "Clarín". La alveno de la trupo tuŝos la vivon de tiu provinceca urbo, simila al tiu de la teatraĵo, en ĉiuj sociaj tavoloj, kio faras la filmon respegulo de la vivo en la malgrandaj urboj. La ĉefa skandalo estas iniciatita de la edzino de la urbestro, kiu enamiĝas de unu el la ĉefaj aktoroj de la trupo. Ankaŭ en La Regenta ĉefa intrigero estas skandala enamiĝo ĉe malpermesata amafero.

Fakte ​Carmelo Gómez jam estis protagonisto de tre populara televida serio pri La Regenta en 1994.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oviedo Express en la hispana Vikipedio.