Pál Fejes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Fejes
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1931 (1931-01-13)
en Makó
Morto 8-an de septembro 2016 (2016-09-08) (85-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo matematikisto • fizikokemiisto • universitata instruisto
vdr

Pál Fejes [fejeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fejes Pál estis hungara matematikisto, kemiisto, altlerneja instruisto.

Pál Fejes[1] naskiĝis la 13-an de januaro 1931 en Makó, li mortis la 8-an de septembro 2016 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Fejes maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1949, poste li akiris diplomon en Kemia Universitato de Veszprém en 1953. Li estis aspiranto de Géza Schay inter 1953-1957 en Teknikuniversitato de Budapeŝto, en la lasta jaro li kandidatiĝis. Inter 1957 kaj 1968 li havis postenon en akademia kemia esplora instituto. Dum vesperaj staĝoj de Scienca Universitato Loránd Eötvös li studis matematikon kaj li akiris plian diplomon en 1963. En la sekva jaro li estis en Universitato Johns Hopkins helpe de stipendio. En 1966 li doktoriĝis, inter 1967–1969 li instruis en Universitato Loránd Eötvös, inter 1971-2001 en Universitato József Attila. Li habilitiĝis en 1992 kaj en 2001 li pensiuliĝis. Li fokusiĝis pri zeolitoj. Li ricevis premion en 1998. Li havis edzinon, kiu naskis filinon en 1962.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Matematika I-II. (1970)
  • Kémiai technológia I-II. (1979)
  • Bevezetés a valószínűségszámításba és a matematikai statisztikába (1986)
  • Mit írtak az ősmagyarokról 46 000 évvel ezelőtt? (2009)
  • A magyar őstörténelemről szóló leletek itthon és szerte a világban (2012)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]