Pál Frenák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Frenák
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1957 (1957-05-04) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dancisto • koreografo
vdr

Pál Frenák, laŭ hungarlingve kutima nomordo Frenák Pál estas hungara baletisto, koreografo, dancisto.

Pál Frenák[1][2] naskiĝis la 4-an de majo 1957 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Frenák frekventis la bazlernejon en internulejo province, poste li eklaboris en hotelo en sia naskiĝurbo. En 1976 li komencis lerni dancon en privata lernejo de Endre Jeszenszky. Li atingis la unuan lokon en hungara diskokonkurso, poste li gajnis premion en la monda konkurso en Londono. En 1982 li translokiĝis al Parizo, kie li dancis en en:Le_Lido kaj Moulin Rouge, krome li lernis baletajn teknikojn de Merce_Cunningham kaj en:José_Limón. En 1989 li fondis dancgrupon en Francio, poste li pligrandigis ĝin kun hungaroj. La nomo de la grupo estis Compagnie Pal Frenak. En 1990 li revenis al Hungario por instrui nuntempan dancon, sed li daŭre konservis sian laboron en Francio, kie li instruis dancarton en pluraj lernejoj. En 1998 lia koreografaĵo estis la unua en Japanio. Li ricevis premiojn ekde 1998, en 2021 premion Kossuth.

Elektitaj koreografiaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Titkos lelkek (1991)
  • Vadócok – Sauvageries (1998)
  • Instinct (2007)
  • Béla Bartók: Fából faragott királyfi (2017)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]