Pál Szekeres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Szekeres
Pál Szekeres
Pál Szekeres
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1964 (1964-09-22) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gimnastika Universitato de BudapeŝtoEkonomia Altlernejo de Budapeŝto
Infanoj 3
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Pál Szekeres [sekereŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szekeres Pal estas hungara skermisto, olimpiano, kvarfoja paralimpiano, trifoja paralimpika ĉampiono, trejnisto, oficisto.

Pál Szekeres[1] naskiĝis la 22-an de septembro 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Szekeres maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1983. Li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1992, alian diplomon en Komercista Altlernejo. Ekde 1992 li havis plurajn sportajn postenojn aŭ li laboris en ministerio. Lia edzino naskis tri gefilojn inter 1999-2002. Li ricevis premiojn inter 1994-2019.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Pál Szekeres ekde 1976 estis skermisto en ĉefurba sportklubo. Li apartenis al la hungara nacia teamo ekde 1984. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988 kun bronza medalo teame, krome en mondĉampionumo en 1987 li estis la tria same teame. En 1991 li suferis aŭtoakcidenton, poste li vivis en rulseĝo. Li estis kvarfoja paralimpiano inter Hungario en la Somera Paralimpiko 1992 kaj Hungario en la Somera Paralimpiko 2008 kun po tri oraj kaj bronzaj medaloj. Ekde 2008 li estis trejnisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]