Péter Sárfalvi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Sárfalvi
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1970 (1970-07-31) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Béla Sárfalvi
Okupo
Okupo modernpentatlonisto
vdr

Péter Sárfalvi [ŝArfalvi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárfalvi Péter estas hungara moderna pentatlonisto, dufoja olimpiano, kvarfoja mondĉampiono, prezentisto-redaktoro, politikisto-oficisto.

Péter Sárfalvi[1] naskiĝis la 31-an de julio 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Sárfalvi akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1998, alian diplomon en 2003 en Ekonomia Altlernejo (Budapeŝto). Krom la sportado inter 1988-2003 estis havis postenon en sportklubo, inter 2003–2016 li estis prezentisto-redaktoro en pripolitika televido, poste li havis ministerian postenon, sed ekde 2022 li havas neinstruan postenon en Kalvinana Universitato Gáspár Károli. Lia edzino naskis tri gefilojn en 2007, 2010 kaj 2017.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Péter Sárfalvi inter 1979-2003 estis moderna pentatlonisto en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 14-foje inter 1993-2002 unuoble, teame aŭ stafete. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2000 sen medalo, sed en mondĉampionumoj li estis la unua kvarfoje en 1995, 1997 kaj 1999 teame aŭ stafete. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2003.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]