Péter Széman

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Péter Széman [sEman], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Széman Péter László estas rumania hungara kuracisto, pulmonologo, politikisto.

Péter Széman

Péter Széman [1] naskiĝis la 8-an de novembro 1949 en Rumanio en Cluj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Széman apartenas al la hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis baz- kaj mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris kuracistan diplomon en la sama urbo en 1974. Post siaj studoj li laboris en vilaĝo Zalha. En 1976 li akiris pulmonolgian diplomon, poste li ekhavis postenon en pulmonologia kuracejo de Șimleu Silvaniei, kie li estis ĉefkuracisto kaj kuracejestro. Inter 1993 kaj 1996 li estis ĉefkuracisto pri departemento, en 2009 li estis nomumita hospitalestro.

Jam en 1989 li partoprenis en fondo de Romániai Magyar Demokrata Szövetség. Li estis tre aktiva dum refondo de Erdélyi Múzeum-Egyesület, krome li aranĝis 30 konferencojn. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn inter 20002013. Li edziĝis, baldaŭe li havis 2 filinojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Szilágysomlyói Báthory István Alapítvány első 20 éve (2013)

Fontoj[redakti | redakti fonton]