Pacifika Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanjono Malibu, Montoj Santa Monica

La Pacifika Montaro, Pacific Coast Ranges (Pacifikaj Marbordaj Teritorioj en Kanado) [1] kaj la Pacific Mountain System (Pacifika Montosistemo en Usono), [2] estas serio de montaraj sistemoj kiuj etendas laŭlonge de la Okcidenta Marbordo de Nordameriko el Alasko suden al Norda kaj Centra Meksikio. Kaj la kanadaj kaj la usonaj partoj estas ofte menciataj kiel Pacific Coast Ranges (Pacifikaj Marbordaj Teritorioj).[3]

La Pacifikaj Marbordaj Teritorioj estas parto de la Okcidenta Kordijero (foje konata en Kanado kiel la Pacifika Kordijero kaj ankaŭ kiel la Kanada Kordijero), kiu inkludas la montarojn de la Rokmontaro, Kolumbia Montaro, Interna Montaro, la Interna Altebenaĵo, Sierra Nevada, la Montaroj de la Granda Baseno, kaj aliaj teritorioj kaj diversaj altebenaĵoj kaj basenoj.

La termino de Pacifikaj Marbordaj Teritorioj tamen aplikendas nur al la Okcidenta Sistemo de la Okcidenta Kordiljero,[1] kio enhavas la montarojn de Santelia Montaro, Marborda Montaro, Insula Montaro, Olimpa Montaro, Kaskada Montaro, Oregona Marborda Montaro, Kaliforniaj Marbordaj Montaroj, Transversa Montaro, Duoninsula Montaro, kaj Sierra Nevada.

Notoj

  1. 1,0 1,1 S. Holland, Landforms of British Columbia, BC Govt. 1976.
  2. Physiographic regions of the United States, USGS
  3. Merriam-Webster's collegiate encyclopedia, paĝo 361 (Merriam-Webster, 2000).