Pacopipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pacopipoj

Pacopipo estas indiana ceremonio, per kiu oni montras, ke ili ne volas plu militi. La ceremonio estas tabakfumado, ĉe kiu saman pipon fumas anoj de ambaŭaj flankoj de ĉesita milito. La pipoj mem estis sanktaĵo por ĉiuj triboj. Oni faris tiajn pipojn el sankta ruĝa ŝtono (katlinito), minita en la ŝtonminejo de Minesoto, kie oni observis neŭtralecon. Indianoj havis ankaŭ pipojn por aliaj ceremonioj, sed oni faris ilin el aliaj materialoj.

Krome, ili uzis alian ceremonion por sama celo: subterigi armilojn (arkojn, tomahokojn, ekzemple).

Nuntempe nomoj de la du ceremonioj estas uzataj en multaj lingvoj por metafore esprimi reamikiĝon.

Eŭrope ekzistas ceremonio por simila celo: germana "Bruderschaft" (oni kune drinkas kaj iliaj handoj donas drinkaĵojn ne al si sed al aliaj).