Palaco Linares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco Linares
palacomonumento • public body in Spain
Bazaj datoj
Konstrustilo novbaroka arkitekturo vd
Arkitekto Carlos Colubí • Adolf Ombrecht vd
Estiĝo 1877
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Sidejo Casa de América vd
Situanta sur Strato AlkalaoAvenuo Rekoleto • plaza de Cibeles
Situo
Geografia situo 40° 25′ 12″ N, 3° 41′ 32″ U (mapo)40.4199-3.6921Koordinatoj: 40° 25′ 12″ N, 3° 41′ 32″ U (mapo)
Palaco Linares (Madrido)
Palaco Linares (Madrido)
DEC
Palaco Linares
Palaco Linares
Lokigo de Madrido en Hispanio
Situo de Palaco Linares
Map
Palaco Linares
Parto de Paseo del Prado and Buen Retiro, a landscape of Arts and Sciences vd
Posedata de Casa de América vd
vdr
Fasado de la Palaco Linares.

La Palaco Linares (hispane Palacio de Linares, konata en ĝiaj unuaj jaroj kiel Palacio de Murga), troviĝas en Madrido (Hispanio), situanta en la Promenejo Recoletos kaj la strato Alkalao, malfermante sian ĉefan fasadon al la Placo Cibelo, en la antikvaj terenoj Molinos de Plata kaj de Pósito Real de Madrid, granda cerealkelo elpensita por la atentado dum eblaj provizaj krizoj en la urbo.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

José de Murga y Reolid, unua markizo de Linares kaj unua vicgrafo de Llantero, aĉetis la terenon, de 3.064 kvadrataj metroj, en 1872 al la Madrida Urbodomo. Proponis la konstruadon al la municipa arkitekto Carlos Colubí en 1877, sekvante la dizajnon de la franca arkitekto Adolf Ombrecht. Kelkaj partoj de la Palaco, kiel la ŝtuparo kiu kondukas en la ĝardenon, la ĉevalejo aŭ la Domo de la Pupoj, estis verkaĵo de Manuel Aníbal Álvarez. La markizoj de Linares translokiĝis al la konstruaĵo en 1884, kvankam la verkaĵoj tute ne finiĝis ĝis la jaro 1900.

Diversaj proprietuloj[redakti | redakti fonton]

Post la forpaso de la markizoj de Linares, la palaco estis heredata de Raimunda Avecilla y Aguado, grafino de Villapadierna, baptofilino de la gemarkizoj kaj filino de ilia administranto, Federico Avecilla Delgado.

Pro la paso de la jaroj kaj post suferado de la konsekvencoj de la Intercivitana hispana milito, la palaco estis preskaŭ malkonstruita. Tamen ĝi estis deklarita kiel Art-Historia Monumento en 1976, kio savis ĝin de la evidenta detruado. Malgraŭ la ŝanĝiĝo de la proprietuloj, inter kiuj estas inkludataj la mara kompanio Transmediterránea, la Confederación Española de Cajas de Ahorro, la Madrida Urbodomo kaj la industria Emiliano Revilla, la palaco restis sen uzo kaj fermita dum preskaŭ unu jarcento, kio garantiis ke ĝia dekoracio kaj meblaro konserĝivus ĝis niaj tagoj.

Domo de Ameriko[redakti | redakti fonton]

En 1992, koincidante kun la Kvina Jarcento de la alveno de Kristoforo Kolumbo al Ameriko kaj de la elektado de Madrido kiel eŭropa kultura ĉefurbo, la Palaco Linares estis denove malfermita kiel Domo de Ameriko, centro destinita al la kulturinterŝanĝo inter Hispanio kaj Ameriko. Por tiu celo, la centro organizas multnombrajn ekspoziciojn, rondtablojn, prelegojn, kursojn, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]