Paliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mallonga ĝardena paliseto

Paliso estas forta ligna stango, malsupre pintigita, kiun oni starigas, enigante ĝin en la teron. Puŝiĝinte en la teron, paliso ofte estas parto de barilo, aŭ el bretoj, aŭ el drata reto aŭ pikdrato. Palisoj kaj palisetoj inter alie gravas en la flegado de ĝardenoj.

rekonstruo de mezepoka palisaro

Dum la antikva epoko kaj la mezepoko oni ofte konstruis barilojn el palisaro, multaj paralele starigitaj kaj plej ofte ankaŭ supre pintigitaj palisoj, kiuj konsistigis muron malhelpan al la malamiko.

Armeaj tranoktejoj, vilaĝoj kaj urboj estis protektitaj per remparoj el palisaro, la Romia Imperio konstruigis la Limeson, gigantan palisaron tra Britio kaj Ĝermanio, por defendi sian nordan limon, kaj multaj fruaj, lignaj fortikaĵoj konsistis ĉefe el palisaroj.


Kuriozaĵoj

Laŭ la legendo pri grafo Drakulo eblas mortigi vampiron nur per tio, ke oni batas paliseton tra ĝia koro. La historia modelo por la legenda persono Drakulo, la rumana reganto Vlad la 3-a Drakulo mem mortis pro tio, ke oni fiksigis lin sur supre pinta paliso, kiu boriĝis en lian korpomezon.

Plie dum la frua mezepoko ekzistis la onidiro, ke paliseto pendigita je kolĉeno de kavaliro dum batalo savus lin en kazo de ebla morto kontraŭ satano.

Vidu ankaŭ