Vlad la 3-a Drakulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Vlad la 3-a / Vlad Țepeș

Vlad la 3-a aŭ pli konate Drakulo (Vlad Țepeș [cepeŝ] en la rumana) naskiĝis en novembro/decembro de 1431 en Sighișoara, eta urbo en Transilvanio, Hungara reĝlando. Lia infaneco finiĝis abrupte en 1441, kiam kun siaj patro kaj pli juna frato, Radu la Bela, li estis prenita ostaĝo de la turkoj. La longa mallibero (14411444 kaj 14461448) kaj la mistraktoj suferitaj sub la otomana reĝimo influis la psikon de la onta suvereno.

En 1447 liaj patro kaj pli aĝa frato, Mircea la 2-a, estis murditaj.

Lia unua regado – de oktobro ĝis novembro 1448 – estis mallonga; neapogite, li rezignis pri la trono. Dum la sekvaj ok jaroj li lernis la militmetion kune kun siaj kuzoj Stefano la Granda / Ștefan cel Mare kaj Matiaso la 1-a Korvino.

En aŭgusto 1456 li venkis Ladislaon la 1-an kaj kruele punis lin pro la murdo de siaj patro kaj pli aĝa frato. Li iĝis reganto de Valaĥio.

En 1459 li rifuzis plu pagi tributon al la turkoj, kiuj provis forigi lin. La pli ol 4000 janiĉarojn, kiuj formis la forig-korpuson, li surpalisigis.

Mehmet la 2-a transpasis Danubon en majo de 1462 kun la plej nombra armeo tiutempa (150000). Drakulo komencis ĉikanmiliton, kies kulmino estis fama noktatako. La grandega otomana armeo atingis la urbeton Târgoviște, kie ĝi estis bonvenigata de la bildo de la palisarego; terurita, malsatigita, elmetita al surprizaj atakoj, ĝi retretis. Drakulo foriris al Transilvanio por akiri helpon. Sed, anstataŭ helpi lin, Matiaso la 1-a Korvino enkancerigis lin, influite de la saksaj negocistoj, kaj ankaŭ pro aliaj motivoj.

En novembro 1476 li regajnis la tronon, helpate de tiuj kiuj en 1462 turnis al li la dorson – Matiaso Korvino kaj Ștefan cel Mare. Post du monatoj li estis murdita.

Lia famego ŝuldiĝas al la multaj anekdotoj, cirkulantaj jam liatempe, plejparto el ili malestimigaj. Per ili li fariĝis unu el la plej konataj figuroj de la malfrua mezepoko.

Deveno de la vorto Drakulo[redakti | redakti fonton]

En la rumana lingvo, Dracula [drakula] signifas 'de la diablo'. Drac [drak] = diablo, -ul estas la difina artikolo, kaj la finaĵo -a 'de'.