Pandero
Pandero |
---|
Klasifikado |
Frapinstrumento |
Tonamplekso |
El acuta sono de cimbaletoj al malacuta sono de membrano |
Parencaj instrumentoj |
Tamburino |
Muzikistoj |
Kategorio: Panderistoj |
Pandero estas muzika instrumento, speciale, frapinstrumento. Ĝi estas maldika kaj cirkla tamburo, kun cimbaletoj ĉirkaŭe. Kontraŭe aliaj tamburoj, ĝi ne havas gravan skatolon de resonanco ĉar la dikeco, ĉirkaŭe 4,5cm, estas multe pli malgranda ol la diametro, cirkaŭe 25cm.
Estas pluraj varioj kaj nomoj, depende de la lando. Ĝi similas al tamburino sed estas alia instrumento (komparu, ekzemple, en la portugala lingvo, vortojn: pandeiro [1] kaj pandeireta [2]).
En Brazilo kutime ĝia diametro estas 20,32cm, 25,4cm, 27,94cm aŭ 30,48cm (8, 10, 11 aŭ 12 coloj, respektive). La membrano povas esti leda aŭ nenatura. Ofte uzata por ludi sambon, "forró" kaj kapoejran muzikon, tamen nuntempe ĉiujn ritmojn.
Kutime oni prenas panderon per iu el manoj kaj daŭre movigas ĝin, dum la alia mano frapas ĝin.