Kapoejro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kapoejro

Kapoejro (capoeira, en la portugala) estas luktoarto disvolvita de afrikaj sklavoj alportitaj al Brazilo kaj de iliaj posteuloj. Ĝin karakterizas lertaj kaj kompleksaj korpomovoj, farataj ofte sur la planko aŭ kapmalsupre kaj piedleve, kaj havantaj kelkfoje fortan akrobatan komponanton. Karakterizaĵo distinganta ĝin disde aliaj luktoj estas la fakto, ke ĝi estas akompanata de propa muziko. Ofta dubo estas, ĉu kapoejro estas danco aŭ lukto; kapoejro, en vero, estas kaj danco kaj lukto. La vorto kapoejro havas kelkajn signifojn, el kiuj unu rilatas al la arbaraj aŭ ĝangalaj areoj en la brazila internlando. Estas sugestite, ke kapoejro ekhavis sian nomon de tiaj lokoj, kie la sklavoj forfuĝintaj provis kaŝi sin.

Ekzistas du precipaj kapoejrostiloj, sufiĉe malsimilaj inter si. Unu el ili estas nomita "Angola", karakterizita per malrapida, proksimplanke malalta lukto, kiu speciale atentas al la ritoj kaj tradicioj de la arto. La alian stilon oni nomas "Regiona" ("Regional", en la brazilportugala) kaj ĝi estas konata per siaj fluaj kaj akrobataj movoj, ĉe kiuj la strategio kaj la tekniko estas la ĉefaj punktoj. Ambaŭ stilojn markas intenckaŝemo kaj artifikoj, kaj estas surplanke aktivaj; estas tre oftaj plurspecaj gambomovoj, kiel ekz. piedpintaj, rampaj kaj tutplandaj piedbatoj.

Ĝi formis la bazon de rompdanco kiu estiĝis en la fino de la 20-a jarcento.

Ĝia praktikado[redakti | redakti fonton]

La kursanoj, kapoejristoj, staras en cirklo (por. roda) kun 2 kombatantoj en la centro de la cirklo. Samtempe iu ludas per tipaj brazilaj muzikinstrumentoj (ekz. la berimbaŭo). La muziko vokiĝas la animo en kapoejro kaj kontrolas la rapidecon kaj la ritmon de la batalo. Samtempe la homoj en la rando de la cirklo kantas, manfrapas kaj ludas sur tamburinoj (por. pandeiro), sonoriloj (por. agogo) kaj tamburoj (por. atabaque). La kantoj ofte temas pri la ludado de kapoejro kaj incitas al la batalantoj.

La kapoejra roda[redakti | redakti fonton]

"Roda de Capoeira"

La Roda (pron. ĥoda) aŭ "Roda de Capoeira" estas la cirklo de homoj en kiu kapoejro estas ludata. La cirkla formo ekzistas por teni la fokuson sur la ludantoj kaj muzikistoj kaj konservi la energio kreita de la kapoejra ludo. La homoj kiuj randas en la cirklo manfrapas kaj kantas laŭ la musiko ludata de la muzikantoj en la bateria por la du partneroj kiuj kapoejre ludas (por. jogar). La "buŝo" de la roda estas lokita rekte antaŭ la bateria. Ĝi estas la punkto de kie la ludantoj komencas ĉiu ludo kaj ĝenerale kie iuj novaj ludantoj devas eniri. In iuj kapoejraj lernejoj individuo el la spektantaro povas "aĉeti" la ludon por komenci la ludandon kun unu el la du ludantoj kaj komenci novan ludon.

Historio[redakti | redakti fonton]

JOGAR CAPOEIRA (LUDI KAPOEJRON) aŭ Danse de la guerre de Johann Moritz Rugendas - 1835

Dum la 16-a jarcento, Portugalio venigis sklavojn en Sudamerikon, elvenintaj el Okcidenta Afriko. Brazilo estis la plej granda ricevanto de la sklavomigrado, kun 42% el ĉiuj sklavoj forsenditaj trans Atlantikan Oceanon. La jenaj popoloj estis plej ofte vendataj en Brazilo: sudana grupo, komponita precide de la popoloj Ioruba kaj Daomé; la grupo gvinea-sudana de la popoloj Malesi e Hausa kaj la grupo bantua (inkluzivanta la kongojn, la Kimbundojn kaj la Kasanjejn) de Angolo, Kongo kaj Mozambiko.

La negroj kunportis kun si en la Novan Mondon siajn kulturajn tradiciojn kaj religion. La homogeneiĝado de la afrikaj popoloj sub la subpremo de la sklaveco estis la antaŭenpuŝilo de la kapoejro. Ĝi estis disvolvita de la sklavoj de Brazilo kiel maniero rezisti je siaj subpremantoj, sekrete praktiki sian arton, transigi sian kulturon kaj plibonigi sian moralon. Estas registroj de kapoejropraktikado en la 18-a kaj 19-a jarcentoj en la urboj Rio-de-Ĵanejro, Recifo kaj Salvadoro, tamen dum pluraj jaroj la kapoejro estis konsiderata ordorenversa kaj ĝia praktiko estis malpermesita kaj intense retenita. Pro tiu retenado, la kapoejro praktike estingiĝis en Rio-de-Ĵanejro, kie la kapoejristaj grupoj estis konataj kiel maltas, kaj en Recifo, kie, laŭ iuj ĝi devenis de la frevodanco, konata kiel la paŝo. En 1932, Majstro Bimba fondis la unuan kapoejropalestron de Brazilo, en Salvadoro. Majstro Bimba aldonis kelkajn movojn el luktartoj kaj disvolvis laŭsisteman trejnadon por kapoejro, stilo kiu ekkonatiĝis kiel Regiona. Kontraŭstare, Majstro Pastinha predikis la tradicion de kapoejro kiel ŝajniĝa, simulada, trompa kaj malica ludo, stilo kiu ekkonatiĝis kiel Angola. Per la rivaleco inter tiuj du grandaj majstroj, la kapoejro ĉesis esti marĝenigita kaj disiĝis el Bahio en ĉiujn brazilajn subŝtatojn.

En 1974 kapoejro iĝis aprobita kiel nacia sporto en Brazilo , kaj akademioj kaj konkurencoj troviĝas ĉie en la lando. Ĝi antaŭ relative nelonge evoluis trans la limoj de Brazilo kaj nuntempe forte kreskas en multaj landoj tra la tuta mondo.

Trajtoj de kapoejro[redakti | redakti fonton]

En la komunumo de kapoejro la celo de la praktikado estas tre malsama. Kelkaj grupoj de praktikantoj enfokusigas la akrobatiko, aliaj la batalsporto kaj aliaj la danco. Ĝ plaĉas al multaj pro la pura beleco en la batalarto, kiu povas funkcii kvazaŭ kiel hipnoto. Ĝi estas samtempe batalo kaj danco, kiu ne nur estas la korpa, sed ankaŭ ekzistas de muziko, kulturo, historio kaj scio. Kapoejristo devas tiel lerni kiel teni la ekvilibron inter la korpo kaj la menso.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

  • 1548 – Komenciĝas la deviga enmigrado de la afrikaj sklavoj en Brazilon.
  • 1712 – Unua skribita registro de la termino capoeira (kapoejro), en Vocabulário Português e Latino (Portugala kaj Latina Vortaro), de Pastro D. Rafael Bluteau; ĝia signifo tamen referencas la lukton.

Famaj Kapoejristoj[redakti | redakti fonton]

Kapoejromuzikoj[redakti | redakti fonton]

Media[redakti | redakti fonton]