Pantaleón y las visitadoras (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pantaleón y las visitadoras
filmo
Originala titolo Pantaleón y las visitadoras
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1975
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Mario Vargas Llosa • José María Gutiérrez Santos
Loko de rakonto Peruo
IMDb
vdr

Pantaleón y las visitadoras (en esperanto Pantaleono kaj la vizitulinoj) estas perua filmo de 1975 bazita sur la samnoma romano de Mario Vargas Llosa. Reĝisorita de la propra verkisto kun José María Gutiérrez Santos, ĝi premieris en Puerto Rico. Inter ĝiaj protagonistoj elstaras la hispana José Sacristán, la meksikaj Katy Jurado kaj Rosa Carmina kaj la perua Camucha Negrete.

Ĝi estis la unua kinversio de la romano, de kiu Francisco Lombardi faros alian samnoman adaptaĵon en 1999.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La historio temas pri kapitano de la perua armeo, Pantaleón Pantoja, kiu implikiĝas nevole fare de siaj superuloj en misio rilate la seksaj postuloj de militistoj destinitaj en Perua Amazonio per sendo de prostituinoj, ĉar male la militistoj perfortas la lokajn virinojn, ĉar ne estas aliaj ebloj en tiom apartaj lokoj. Pantoja estis elektita fakte ĉar li estas modela oficiro, sendiboĉa kaj senfila. Pantaleono malakceptas dekomence la planon ĉar kontraŭas la bazon de iliaj principoj, sed iĝas devigita realigi ĝin. Li plenumas sian mision kaj nenion diras al la edzino, ĉar la tasko estas tute sekreta.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • José Sacristán ... Pantaleón Pantoja
  • Pancho Córdova ... El Sinchi
  • Katy Jurado ... Chuchupe
  • Rosa Carmina ... La Cubana
  • Camucha Negrete ... La Brasileña
  • Sylvia Gálvez ... Pechuga
  • Martha Figueroa ... Pochita
  • Felipe Gil ... Kapitano Bacacorso
  • María Elena Flores ... Maclovia
  • Fernando Casado ... Ferry
  • Mario Vargas Llosa ... Oficiro
  • Miguel Gouch ... Flegistino

Historio[redakti | redakti fonton]

La filmadon okazis en Dominika Respubliko (post malakcepto de la registaro de Peruo fari ĝin tie) kaj Mario Vargas Llosa kunreĝisoris kaj eĉ ludis duarangan rolon. La filmo ne sukcesis, kaj estis malpermesita en Peruo fare de la Revolucia Militista Registaro. Post la fino de tiu reĝimen en 1980, ĝi repremieris en Peruo la 26an de novembro 1981, kun sceno cenzurita en kiu aperis pastro punante "visitadora".[1]​ En 2012 Vargas Llosa taksis la filmo ege malbonkvalita.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jhonny Sánchez Sierra (februaro 1999). «"Pantaleón y las visitadoras" Versión original 1975». Panorama. Panamericana Televisión. Konsultita la 9an de marto 2018.
  2. Vargas Llosa opina de la película 'Pantaleón y las visitadoras': "Es espantosamente mala", noto de la agentejo EFE reproduktita en cifereca El Mercurio, 03.07.2012; alirita en 04.07.2012