Paolo Uccello

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La batalo ĉe San Romano, kontraŭatako de Micheletto da Cotignola,
1455, Luvro, Parizo.

Paolo di Dono, pli bone konata kiel Paolo Uccello, (naskiĝis en 1397 en Florenco, Italio; mortis la 10-an de decembro 1475 en Florenco) estis itala pentristo kaj mozaikisto. Li estis subtenata de la potenca familio de Mediĉo.

Oni nomas Uccellon la patro de perspektiva pentrado. Verkoj kiel La batalo ĉe San Romano (ĉirkaŭ 1456) montras novajn eblojn pri spaca prezentaĵo. Ankaŭ sur la pentraĵo Ĉasado (ĉirkaŭ 1460), kiel li provas prezenti la hundojn tridimensie, ĉar li scias, ke la profundeco estas grava por la impreso de la rigardanto.

Eksteraj ligiloj

Nokta ĉasado, detalo
Epizodoj de ermita vivo