Pascale Casanova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pascale Casanova
Persona informo
Naskonomo Marie-Pascale Bénédicte Casanova
Naskiĝo 14-an de februaro 1959 (1959-02-14)
en Tours
Morto 29-an de septembro 2018 (2018-09-29) (59-jaraĝa)
en 20-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lernejo por Altaj Studoj en Sciencoj Sociaj vd
Profesio
Okupo literaturkritikisto • radio-prezentisto • universitata instruisto vd
Doktoreca konsilisto Pierre Bourdieu vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pascale CASANOVA estas franca literatura teoriistino kaj litaratura recenzisto[1], naskiĝinta la 14-an de februaro 1959 kaj mortinta la 29-an de septembro 2018[2].

Ŝi estas konata ĉefe pro sia tezo pri la «République mondiale des lettres» [Monda respubliko de la beletro]. Casanova priskribas la aperon kaj disvolviĝon de aŭtonoma internacia literatura kampo kontraŭ la instrumentado de literaturo por la konstruado de naciaj identecoj. Literatura naciismo ankaŭ estis maniero por dominataj literaturoj batali superregadon en la internacia literatura kampo[2].

Ŝiaj esploroj rilatas al la konsisto de la internacia literatura kampo kaj la analizo de la literaturaj tekstoj kiel pozicioj kaj objektoj de lukto en la epoko de tutmondiĝo, bazitaj sur konceptoj de la franca sociologo Pierre Bourdieu kaj de la historiisto Fernand Braudel, precipe rilate al ties koncepto de 'ekonomia mondo'[3] [4]. Ŝi estis asociita esploristo ĉe CRAL-EFISAL (Parizo) kaj sponsoro de la SeuA aŭ la Eŭropa Societo de Aŭtoroj (kaj Tradukistoj) [5].

Lingva kaj kultura malegalecoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj verkoj de Casanova traktas la demandon pri lingva superregado. En ŝia libro "La Langue mondiale. Traduction et domination" (Seuil, 2015) ŝi analizas la rolon de tradukado kiel armilo kontraŭ lingva superregado kaj kiel maniero amasigi simbolan kapitalon, en kiu ŝi ankaŭ pridiskutas la kreskantan regadon de la angla lingvo kaj ĝiaj implicoj[2].

Jam ekde République mondiale des lettres, aperinta en 1999, ŝi klopodis rekrei mapon de la tutmonda verkado kaj eldonado kiel batalkampo, laŭ la perspektivo de internacia literatura spaco formita de malegalecoj inter lingvoj kaj kulturoj[6] de kiuj plej profitas la kulturoj delonge establitaj kiel la franca, la angla, la germana kaj rusa literaturoj[2]. Konfliktoj inter la potenculoj kaj la senpovuloj kaj kolizioj inter eŭropaj landoj kiel centroj de literaturaj aŭtoritatoj protektantaj siajn teritoriojn kaj influon diktas kiu venkas kaj kiu malvenkas, kiu estas tradukata kaj kiu ne, kiu estas recenzita kaj kiu estas ignorita[7]. La libro havas iom komunan kun la libro Forget English! - Orientalisms and World Literatures de Aamir Mufti kiu notas ke malantaŭ la nocio de egaleca mondliteraturo sen landlimoj kuŝas ankaŭ la daŭranta superregado de la angla kiel literatura lingvo kaj kiel 'kultura sistemo'[8]. En tiu libro li pritraktas ankaŭ la praktikojn kaj mekanismojn kiuj kondukas la anglan lingvon en la pozicion de hegemonio[8].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Beckett l'abstracteur. Anatomie d'une révolution littéraire, Éditions du Seuil, 1997 kaj Editions Points, 2008; Titolo da la angla traduko : Beckett. Anatomy of a Literary Revolution. Introduction de Terry Eagleton, Londres / New York : Verso Books, 2007.
  • La République mondiale des Lettres, Editions du Seuil, 1999. Tiu libro estis tradukita en 12 lingvoj[9]. Koreio (parta traduko, paĝoj 119-227, en: World Fiction, n-ro 101, Seulo, 2001), Hispanio: Anagrama Editorial, Barcelono, septembro 2001, Brazilo: Editora Estaçao Liberdade, Sao Paulo, marto 2002, Japanio: Eldonejo Fujiwara, Tokio, decembro 2002. Egipto: Eldonejo de la Supera Konsilio pri Kulturo, Kairo, novembro 2003. Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando: Harvard University Press, 2005. Rumanio: Eldonejo Univers, Bukareŝto, 2007
  • Kafka en colère, Éditions du Seuil, 2011
  • La langue mondiale, Éditions du Seuil, 2015.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

UNESKO-kolekto de reprezentaj verkoj

Literatura tradukado

Tradukscienco

Franco Moretti

Minea Mizumura

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Recenzo de David Mulrooney pri 'The World Republic of Letters', Academie.edu

(angla) Recenzo de David Mulrooney pri 'The World Republic of Letters', Researchgate

(angla) Recenzo de William Deresiewicz: The Literary World System

(angla) The Princeton Sourcebook in Comparative Literature (PDF)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. TINA Littératures, n-ro 1, aŭgusto 2008, p. 97, kie ŝi estas interalie prezentita kiel verkistino
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (en) Major French literary critic Pascale Casanova dies at 59, harvard.edu, la 30-an de septembro 2018
  3. Noto: ĝi sammulte rilatas al problemoj de librofinancado, eldonado, distribuado kaj premioj por verkistoj kiuj spertas tiajn obstaklojn.
  4. (en) Peter France, recenzo de "The World Republic of Letters", la angla traduko de "République mondiale des lettres"
  5. (fr) Retejo de SeA Arkivigite je 2011-02-11 per la retarkivo Wayback Machine, arkivo
  6. Boyd Tonkin, "The Quest for Literary Hegemony", The Independent, la 10-an de marto 2005.
  7. (en) (angla) The World Republic of Letters, recenzo de Bill Marx, Words Without Borders
  8. 8,0 8,1 (en) Prefaco de "Forget English!" de A. Mufti (PDF)
  9. (fr) Recenzo de la libro "La Langue mondiale. Traduction et domination" en Goodreads