Pasiva domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unu el la originalaj pasivaj domoj je Darmstadt, Germanio
Fenestroj por pasiva domo
La malhelaj koloroj sur ĉi tiu temperatura bildo de pasiva domo montras kiel malgranda estas varmo eskapanta kompare al tradicia konstruaĵo (maldekstre)

Pasiva domopasivdomo estas energiŝpara domo. Ĝi diferencas de kutima domo pere de pli granda kvanto da energiŝparaj materialoj, ekz. pli granda kvanto da izolaĵo: 30 cm en la muro, 40cm en la tegmento, 20 cm sub la planko. La fenestroj estas el triobla vitro aŭ tn. superizoliga vitro. Mekanika bilancoventilado kun varmecoreakiro, energiŝparaj aparatoj kaj (parta) elektroproduktado pere de sunĉeloj. Pasivaj domoj precipe troviĝas en Germanio, sed en Eŭropo intertempe pli kaj pli tiaj domoj fariĝas popularaj, ankaŭ por la konstruado de novaj lernejoj.