Paul Ariste

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paul ARISTE, origine ĝis 1927 Paul BERG (naskiĝis la 3-an de februaro 1905 en la estona urbo Torma, norde de Tartu; mortis la 2-an de februaro 1990 en Tartu) estis eminenta finn-ugra lingvisto, pioniro de la estona Esperanto-movado kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Ekde 1916 li edukiĝis en Tallinn. Kiel 14-jara li eklernis Esperanton de Hilda Dresen. En la nova lingvo li verkis siajn unuajn sciencajn studojn, pri la malgranda livona popolo kaj pri esperantologiaj temoj. Ankoraŭ tre juna, li kunlaboris en la verkado de Esperanta ŝlosilo por estonoj (1923) kaj ampleksa Esperanto-estona vortaro (1927). Ĝis la ricevo de sia universitata diplomo en 1929 li restis aktiva en la estona movado.

De tiam dum pluraj jaroj lia kariero ricevis prioritaton, kaj en relative mallonga tempo li fariĝis unu el la plej brilaj steloj de la eŭropa lingvoscienco. Li okupiĝis pri ĉiuj aspektoj de la lingvoj en sia regiono, ne nur la finn-ugraj, sed ankaŭ la ĝermanaj (precipe la sveda), la rusa, latva, jida kaj cigana, verkante pri iliaj fonetiko, sociologio, literaturo kaj folkloro. Ekde 1932 li okupis diversajn postenojn en la Universitato de Tartu, fariĝante profesoro en 1944. En 1954 li estis elektita al la Estona Akademio de Sciencoj; en postaj jaroj kaj la finna, kaj la hungara akademioj nomis lin honora membro, kiel faris multaj aliaj sciencaj societoj kaj institutoj.

Paul Ariste aperigis entute pli ol mil sciencajn studojn, inkluzive de pli ol 40 libroj. En 1956 komencis denove aperi liaj artikoloj pri Esperanto, kiun li instruis kaj propagandis kadre de sia universitato. Li patronis la gravan interlingvistikan revuon Interlinguistica Tartuensis, kiun iniciatis lia kolego Aleksandr Duliĉenko en 1982. Precipe tia patroneco estis grava apogo al la estona kaj sovetia movadoj dum malfacilaj jaroj.

Dum sia vivo li akiris aktivan scion de 26 lingvoj, kaj pasivan konon de trideko. Li estis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.