Paul Van Ostaijen
El Vikipedio
| Paul Van Ostaijen | ||
|---|---|---|
| Dato de naskiĝo | 22-an de februaro 1896 | |
| Loko de naskiĝo | Antverpeno | |
| Dato de morto | 18-an de marto 1928 | |
| Loko de morto | Miavoye-Anthée | |
| Nacieco | flandro | |
| Sukcesis kiel | poeto kaj verkisto | |
Paul VAN OSTAIJEN (naskiĝis en Antverpeno, la 22-an de februaro 1896, mortis en Miavoye-Anthée, la 18-an de marto 1928) estis flandra poeto kaj verkisto.
Lia modernisma verko demonstris obstinan kaj plurforman ekspresionismon, sed ĝi ankaŭ subiĝis influojn de dadaismo kaj la frua surrealismo.
Paul van Ostaijen estis konvinkita flandremulo kaj envolviĝis en la aktivismo, pro kio li post la unua mondmilito devis mallonge fuĝi al Berlino. Tie li ekkonis verkistojn kaj artistojn de la berlina dadaismo kaj ekspresionismo. Tie li psike kolapsis.
Enhavo |
Poemaroj [redakti]
- Music Hall (1916) (decadentismo)
- Het Sienjaal (1918) (humanisma ekspresionismo)
- Bezette Stad (1921) (tipografa ekspresionismo)
- Feesten van Angst en Pijn (verkita en 1921, publikigita postmorte)
- Nagelaten gedichten (1928) (organika ekspresionismo)
Aliaj eldonoj [redakti]
- De trust der vaderlandsliefde (1925)
- Gebruiksaanwijzing der lyriek (1926)
- Het bordeel van Ika Loch (1926)
- De bende van de stronk (1932)
Tradukoj en Esperanto [redakti]
- Nova amo; 1931; tradukis Jan van Schoor[1]
- Marko salutas la aĵojn; 1961; tradukis Hector Vermuyten
kun klariga teksto de Maurice Gilliams
- Marko salutas la aĵojn; 1968; tradukis Hector Vermuyten
- Boere-Charleston; Farma ĉarlestono; 1970; Ariane; Nepremiita konkursaĵo (belarta konk. UEA)
- Spleen pour rire; Rid-inda spleno; 1970; Ariane; Nepremiita konkursaĵo (belarta konk. UEA)
Referencoj [redakti]
- ↑ Aperis en Flandra Esperantisto, okt. 1931, p. 69.