Pendumila muelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pendumila muelejo
ĉeĥe: Šibeniční mlýn, germane: Galgenmuehle
Devene muelejo, hodiaŭ loĝdomo.
Rozprechtice el ŝoseo 259, etaĝa konstriuaĵo estas "Pendumila muelejo"
Oficiala nomo: Pendumila muelejo
Kromnomo: Schiffnerův mlýn
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Municipo Rozprechtice
Historia regiono Bohemio
Montaro Doksa montetaro
Situo Pendumila muelejo
 - koordinatoj 50° 31′ 38″ N 14° 32′ 50″ O / 50.52722 °N, 14.54722 °O / 50.52722; 14.54722 (mapo)
Katastro 14,93  Dubá
Konstruado 16-a jarcento
 - alikonstruado 18-a kaj 19-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Retpaĝo: www.galgenmuehle.blogspot.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Pendumila muelejo (ĉeĥe: Šibeniční mlýn, germane: Galgenmuehle) troviĝas en Rozprechtice ĉe Dubá en distrikto Česká Lípa. Oni diras al ĝi ankaŭ Schiffnerův mlýn (Muelejo de Schiffner), kaj ĝia historio havas konekson kun tragika evento, kiu inspiris Karolon Hynek Mácha, por ke li verku poemon Máj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La muelejo ĉi tie verŝajne ekzistis jam en la 16-a jarcento. Kiel akva fonto estis uzita rivereto Liběchovka. Sur roko super la mueleja akvigilo estas hakita jaro 1528 kaj devas temi onidire pri la plej malnova konservita datigon de akva laboraĵo en Bohemio. En la jaro 1774, la 7-an de majo, okazis proksime de la muelejo, ĉe statuo de sankta Prokopio al patromurdo. Junulo el Dubá, Ignác Schiffner, mortobatis sian patron, kiu en tiuj ĉi lokoj havis tiam lupolejon, kaj lian mortan korpon li malsuprenĵetis en proksiman Sviňský důl (kiu kondukas tuj ĉe la muelejo). La tutan eventon proporcie detale priskribis en la paroĥa kroniko de duba paroĥejo tiama paroĥestro Ambrož Glaser. Tiu en raporto pri la krimo priskribas Ignácon Schiffner kiel "junulon modestan, de bona konduto kaj de la vivo neriproĉebla ", samtempe finante sian tekston li esprimas deziron, por ke oni rapide forgesu pri la evento.

Oni por venontfoje nenion similan pripensu, kaj oni aŭdu pri la krimo pli malpli. Mi dezirus transdoni tiun ĉi krimon al eterna forgeso, sed malhelpas kaj malebligas al tio ŝtono kaj kruco sur la loko, kie la krimo okazis.

—R.D. Ambrož Glaser, Paroĥa kroniko Dubá

Tiun ĉi eventon rakontis gastejestro el Doksy, Jan Nepomuk Kampe, al Karel Hynek Mácha. Tiu surbaze de la rakonto kreis agagon de sia plej fama poemo - Máj. La menciita tragedio poste verŝajne gvidis al nomigo de la muelejo: Galgenmuehle - do Šibeniční mlýn.

La muelejo, ensumiganta loĝkonstruaĵon, muelilĉambron kun mueleja akvigilo, segejon kaj propran fiŝlagon, servis al sia celo ankoraŭ en la 1930-aj jaroj, kiam estas indikata rado por supra akvo. Tiam ĉi tie funkciis ankaŭ por bezonoj de la muelejo malgranda akva elektrejo. Al la jaro 1930 kiel posedanto estas indikata J. Bunzmann. Post la jaro 1945 la areo ĉesis servi al sia devena celo kaj oni sole loĝis ĉi tie. Tiel estas tio ĝis hodiaŭ.