Percy kaj Louise Schmeiser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Percy kaj Louise Schmeiser
Persona informo
Naskiĝo Percy: la 5-an de januaro 1931, Louise: en 1931
en Bruno, Saskaĉevano (Percy)
Morto Percy: la 13-an de oktobro 2020 (89-jara)
Mortokialo Parkinsona malsano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Kanado
Familio
Edz(in)o Louise Schmeiser
Okupo
Okupo politikistoterkultivisto
vdr

Percy - naskiĝis la 5-an de januaro 1931 en Bruno, Saskaĉevano, mortis la 13-an de oktobro 2020 - kaj Louise - naskiĝis en 1931 - Schmeiser (prononco origine [ŜMAJza]) estas terkultivista geedza paro kaj aktivuloj kontraŭ monopolado de genetike modifitaj semoj en Kanado. La edzo Percy estas nepo de germana farmista familio, kiu en la dua duono de la 19-a jarcento alvenis el Rosenheim en Bavario kaj en Saskaĉevano starigis novan farmejon, kiun heredis la edzo kaj pluuzis la paro. Sur siaj propraj konvenciaj kolzokampoj kaj la organikaj kolzokampoj de la edzino Louise iumomente troviĝis spuroj de genetike modifita kaj patentita kolzo de la biokemia firmao Monsanto, kiu laŭ Schmeiser neniam estis semita de ili - evidente semoj alflugiĝis el kampoj de najbaraj farmejoj aŭ de preterveturantaj kampionoj de la firmao Monsanto. Pro tio, ke li pliuzis la parte originan kaj parte genetike modifitan kolzon, li estis jurpersekutita fare de Monsanto pro patent-malobservo. La geedza paro ne kliniĝis al la ĉantaĝaj provoj de Monsanto. Poste verdikto de la kanada supera kortumo apogis la internacian konzernon en sia aserto posedi la genon. Tamen, la paro ne devis pagi al Monsanto ĉar ili neniel profitis el havado de la semoj sur sia posedaĵo.

Tiu jura proceso estis unu el la unuaj kaj plej elstaraj kazoj implikantaj firmaon postulantan posedi patentojn sur vivo. Ĝi malkaŝis, kiel tradicia semado cediĝas al dependeco de nur kelkaj grandaj multnaciaj entreprenoj, tiel ke finfine la tuta nutraĵproduktada ĉeno povos esti dominata de kelkaj gigantaj nutraĵaj entreprenoj, fidante je tre malmultaj genetike difinitaj kultivaĵoj.

En 2007 al la geedza paro pro sia rezisto ne subiĝi al la jura premo de la internacia konzerno estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]