Pere Nuez Pérez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pere Nuez Pérez
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1926 (1926-11-30)
Morto 30-an de novembro 1983 (1983-11-30) (57-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Pere Nuez Pérez (1927-1984) estis librotenisto kaj kataluna esperantisto. Esperantistiĝis en 1956 kaj vigle aktivis en la movado, precipe kiel lingvo-instruanto. Lia Elementa kurso atingis la dekan eldonon en 1984. Li reviziis ankaŭ la faman poŝvortaron Lexicón Sopena Esperanto-Español y Español-Esperanto. Respondeculo de la Kunordiga Servo de Hispana Esperanto-Federacio en Katalunio kaj ĉefa organizinto de pluraj Barcelon-Provincaj Esperantistaj Renkontiĝoj, li fariĝis en 1980 kunfondinto de Kataluna Esperanto-Asocio. Li estis dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio, Hispana Esperanto-Federacio kaj Kataluna Esperanto-Asocio.

Krome, Pere Nuez estis ĝorĝisto (Henry George, ekonomisto 1839-1897, teoristo de unika terimposto) kaj eĉ prelegis pri Ĝorĝismo ĉe Amikoj de Unesko en Barcelono en 10-05-1980. La titolo de la prelego estis: "Una realitat económica. [Quatre anys de georgisme a Dinamarca"(Ekonomia realo. [Kvar jaroj de ĝorĝismo en Danlando]).

Fontoj[redakti | redakti fonton]