Perfekta kampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En algebro, perfekta kampo estas kampo, kies Galoja teorio estas simpla. Galoja teorio estiĝas komplika, se la karakterizaĵo estas nenula kaj ekzistas neapartigeblaj etendoj; sed se la kampo estas perfekta, ĉiu ĝia algebra etendo estas aŭtomate apartigebla, kaj tiaj problemoj ne okazas.

Difino[redakti | redakti fonton]

Kampo estas perfekta se ĝi plenumas unu el la jenaj ekvivalentaj kondiĉoj:

  • Ĉiu nereduktebla polinomo estas apartigebla.
  • Ĉiu finia etendo de estas apartigebla.
  • Ĉiu algebra etendo de estas apartigebla.
  • Aŭ la karakterizaĵo de estas 0, aŭ se la karakterizaĵo de estas la primo , do ĉiu elemento de estas -a potenco (t.e. pri ĉiu , ekzistas tia ke ).
  • Aŭ la karakterizaĵo de estas 0, aŭ la endomorfio de Frobenius , estas aŭtomorfio de (kiel ringo).

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu kampo de karakterizaĵo 0 estas perfekta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Perfect field (angle). Encyclopedia of Mathematics. Springer-Verlag, Eŭropa Matematika Societo.