Pertinakso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pertinax sur sesterco

Pertinakso, latine: Publius HELVIUS PERTINAX (n. 1-an de aŭgusto 126, Ligurio, nuna Italio - 28-an de marto 193, Romo) estis romia imperiestro en la jaro 192 (decembro ĝis marto 193), en la kvinimperiestra jaro. Lia strikta posteulo estis Didio Juliano, kiu regis samjare de marto ĝis junio.

Li estis filo de liberigita sklavo, li mem komence instruis, poste aliĝis al la armeo. Li gvidis trupojn en Sirio, Britanio kaj en regiono de Danubo kaj Rejno.

Li elstaris dum batalo kontraŭ la ĝermanaj triboj en 169, tiel li ricevis la rangon de senatoro kaj iĝis legiona komandanto. Li estis guberniestro en Moesio, Dacio kaj Sirio.

En lastaj jaroj de regado de imperiestro Commodus (regis 180–192), li estis praefectus urbi (prefekto de la urbo) en Romo. Kiam oni murdis komodon la 31-an de decembro 192, la senato elektis lin nova imperiestro antaŭ la aŭroro.

Lia regado estis malpopulara pro la ŝparigaj reformoj, kiuj volis malpliigi la armeajn kaj civitajn eldonojn. Post trimonata regado, murdis lin taĉmento de pretorianoj.

Busto de Pertinax
Antaŭe:Romiaj imperiestrojPoste:
Komodo (180 - 192)192193Septimo Severo (193 - 211)

Eksteraj ligiloj