Petőmihályfa
Petőmihályfa (petomihajfa) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Vasvár. La loknomo signifas hungare tion, ke la vilaĝposedanto estis Miĥaelo Pető.
Bazaj informoj
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 240
- Poŝtkodo: 9826
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 46°58′51″N 16°47'11″E
Situo
Petőmihályfa situas for de fervojo kaj ĉefvojo. Vasvár troviĝas 8 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1308 en formo "Myhalfolua". Dum la mezepoko estis apud la vilaĝo fortikaĵo.La loĝantaro nuntempe okupiĝas precipe pri vinkulturado.
Vidindaĵoj
Vidindaĵo estas la mezepoka katolika preĝejo kaj kapelo de Sankta Bartolomeo.