Peter Härtling

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Peter HÄRTLING (naskiĝis la 13-a de novembro, 1933 en Chemnitz) estas germana ĵurnalisto kaj verkisto. Li verkas eseojn, poemojn, dramojn, rakontojn kaj romanojn por infanoj. Intertempe li vivas en Mörfelden-Walldorf (distrikto Groß-Gerau de la germania federacia lando Hesio) iom sude de Frankfurto-ĉe-Majno.

Listo de verkoj

  • Das war der Hirbel (1973) - esperante: Tia estis Hirblo (Eldonejo Bleicher, 1992)
  • Oma (1975)
  • Theo haut ab (1977)
  • Ben liebt Anna (1979)
  • Sofie macht Geschichten (1980)
  • Krücke (1987)
  • Lena auf dem Dach (1993)
  • Jette (1995)
  • Tante Tilli macht Theater (1997)

En Esperanto aperis

Tia estis Hirblo: kiel Hirblo venis en la hejmon, kial li estas malsimila ol aliaj, kaj ĉu estas eble helpi al li / Hertlingo Petro. - 1-a eldono Esperantigita. - Gerlingen: eldonejo Bleicher, [1992]. - 94 p.
ISBN 3-88350-508-0
Originalo: Das war der Hirbel

Avinjo: la rakonto pri Kalle, kiu perdas siajn gepatrojn, kaj lia avino decidas zorgi pri li / Peter Härtling. Bildoj de Peter Knorr. [Trad. kaj eld.: Nora Caragea]. - 1-a eldono - [Frankfurt am Main: Caragea, 2000]. - 79 p. : ilustr.
ISBN 3-00-006168-1
Originalo: Oma