Petlovac

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Petlovac estas vilaĝo kaj samtempe centro de municipo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja. Ankoraŭ 8 vilaĝoj apartenas al la municipo. La kroata petao signifas: virkoko.

Situo

La komunumo situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara landolimo, fine de ĉefvojo el Beli Manastir.

Historio

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, inter alie serboj kaj germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio. En 1991 vivis en Petlovac 1.012 da homoj, (kroatoj 843 (83 %), serboj 51 (5 %), hungaroj 25 (3 %)).


Vidindaĵo