Petr Tej

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petr Tej
la bohema arĥitekto Petr Tej, 2023
la bohema arĥitekto Petr Tej, 2023
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1978 (1978-09-16) (45-jaraĝa)
en Mělník
Lingvoj ĉeĥaangla
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Faculty of Architecture • Academy of Fine Arts, Prague • Faculty of Civil Engineering of the CTU
Okupo
Okupo inĝenieroarkitekto
vdr
verko i.a. de Petr Tej, en Prago

Petr Tej (*1978) estas arkitekto kaj pont-inĝeniero okupiĝanta pri la projektado de pontoj kaj pontetoj por piedirantoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Edukado[redakti | redakti fonton]

Li studentiĝis ĉe la Lernejo de Arkitekturo ĉe la Akademio de Belartoj en Prago sub Emil Přikryl, ĉe Fakultato de Arkitekturo ĉe la Ĉeĥa Teknika Universitato sub Alena Šrámková kaj ĉe Fako de Pontkonstruado de la Konstru-Fakultato de Ĉeĥa Teknika Universitato.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li laboras kiel estro de la fako pri pontkonstruado ĉe la Klokner-Instituto de Ĉeĥa Teknika Universitato en Prago. Kune kun Jan Mourek kaj Oto Melter, li fondis la studion Bridge Structures. Petr Tej estas la verkinto de kelkaj pontoj kaj piediraj pontoj, de malgrandaj interspacoj ĝis grandaj projektoj de tut-urba signifo. Liaj projektoj ofte estas kreitaj kunlabore kun renomaj ĉeĥaj kaj eksterlandaj atelieroj. En siaj kreaĵoj, li uzas altrezistan betonon, kiu ankaŭ estas uzita por unu el liaj lastaj signifaj projektoj, ponto por piedirantoj en Štvanice liganta pragajn kvartalojn Holešovice kaj Karlín, kiun li desegnis kune kun Marek Blank kaj Jan Mourek (2023). Signifaj realigoj inkluzivas ponton en Lužec nad Vltavou, (2020), ponton super rivereto en Dřetovice (2018) aŭ ponton super rivero Lubina apud Příbor (2018), kiuj ricevis multajn premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉeĥa Vikipedio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]