Petrus Plancius

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Petrus PLANCIUS (aŭ Petro PLANCIO) (naskiĝis en Dranouter, Flandrio, kiel Pieter PLATEVOET, en 1552; mortis la 15-an de majo 1622) estis nederlanda astronomo, kartografo kaj predikisto.

Li studis teologion en Germanio kaj Anglio. Je sia 24-a vivojaro li fariĝis predikisto je la Nederlanda reformita kirko.

En 1585 Plancius fuĝis pro la minaco de la hispana inkvizicio al Amsterdamo kie li komisiite de la VOC desegnis pli ol 100 mapojn. Ĉar li ne publikigis atlason liaj verkoj estas malpli konata ol nombro de liaj samtempuloj. Lia plej konata mapo estas mondmapo el 1592 nomata Nova et exacta Terrarum Tabula geographica et hydrographica