Philip Kelland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philip Kelland
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1808 (1808-10-17)
en Dunster
Morto 7-an de majo 1879 (1879-05-07) (70-jaraĝa)
Tombo Warriston Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Edinburgo vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Reĝina Kolegio • Lernejo Sherborne vd
Profesio
Okupo matematikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rev. Profesoro Philip Kelland, membro de la RSE kaj de la RS (17a de oktobro 1808 – 8a de majo 1879)[1] estis angla matematikisto. Li estis konata ĉefe pro sia granda influo en la disvolvigo de edukado en Skotlando.[2]

Kelland estis nomumita Profesoro de Matematiko en la Universitato de Edinburgo en 1838. Li estis sukcedanto de la skota matematikisto William Wallace. Li iĝis la unua angle-naskita kaj tue angl-edukita matematikisto kiu tenis tiun katedron.[2]

Kelland aliĝis al la skota kuracisto James David Forbes subtenante reformojn de la skota universitata sistemo. Li estis efika reformisto de la eduka sistemo. Li atingis la respekton de siaj kolegoj, kaj estis konsiderata tre alte kiel instruisto de matematiko. Li verkis pri la reformo de la skotaj universitatoj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Waterston, Charles D; Macmillan Shearer, A (Julio 2006). Former Fellows of the Royal Society of Edinburgh 1783–2002: Biographical Index (PDF). II. Edinburgo: RSE. ISBN 978-0-902198-84-5. Arkivita el la originalo (PDF) la 4an de oktobro 2006. Alirita la 25an de septembro 2010.
  2. 2,0 2,1 2,2 O'Connor, John J.; Robertson, Edmund F., "Philip Kelland", MacTutor History of Mathematics archive, Universitato St. Andrews. Alirita la 31an de marto 2020.