Pierre-Gilles de Gennes
Pierre-Gilles de Gennes | |
---|---|
Nobel-premiito | |
franca fizikisto, Nobel-premio pri fiziko | |
Persona informo | |
Naskonomo | Pierre-Gilles Robert Yves de Gennes |
Naskiĝo | 24-a de oktobro 1932 en Parizo |
Morto | 18-a de majo 2007 en Orsay |
Mortokialo | kancero |
Tombo | Cimetière de Montrouge |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Claude-Bernard • Supera normala lernejo • Lycée Saint-Louis • École de Physique des Houches |
Familio | |
Amkunulo | Françoise Brochard-Wyart |
Infanoj | Claire Wyart • Matthieu Wyart • Marc de Gennes • Christian de Gennes • Marie-Christine Picard de Gennes |
Okupo | |
Okupo | fizikisto • teoria fizikisto • profesoro • universitata instruisto • scienca esploristo |
Pierre-Gilles de Gennes, naskiĝis la 24-an de oktobro 1932 en Parizo, mortis la 18-an de majo 2007 en Orsay (Essonne)[1], estis franca fizikisto, Nobel-premiita en 1991 « ĉar li malkovris ke metodoj elpensitaj por la studo de fenomenoj de ordo en simplaj sistemoj povas esti ĝeneraligitaj al formoj pli kompleksaj de la materio, speciale al likvaj kristaloj kaj likvaj polimeroj. ». De liaj esploroj naskiĝis multaj aliaj en diversaj sciencaj fakoj: fiziko, fundamenta fiziko-ĥemio kaj aplikataj sciencoj.
Li mem transiris samkomforte de scienca fako al alia, de fiziko al ĥemio kaj de ĥemio al biologio.
[2]
En 1991, kiam li ricevis la Nobel-premion pri fiziko en Svedio, kelkaj akademianoj nomis lin « "the Isaac Newton of our time" »[3], "la Isaac Newton de nia tempo".
Biografio
Pierre-Gilles de Gennes naskiĝis en Parizo en 1932. Lia patro, kuracisto, mortis kiam li estis 9 jaraĝa. Pro pulmaj sanproblemoj li transloĝiĝis en Barcelonnette, urbeto en la Alpoj de Alta Provenco, kie lia patrino, flegistino, instruis lin ĝis lia aĝo 11. Li komencas siajn universitataj studoj en la École Normale Supérieure, el kiu li eliras en 1955. Poste li laboris kiel esplorada inĝeniero en la "Commissariat à l'énergie atomique". En 1957 li science doktoriĝis: la temo de lia tezo konsistas el la teoriaj aspektoj de la disiĝo de la neŭtronoj en magnetaj kampoj. De 1961 ĝis 1971 li estas profesoro en la scienca fakultato de Orsay. En 1971 li ricevas postenon de profesoro en la "Collège de France", de tiam li direktas siajn sciencajn esplorojn al ĥemio.
Liaj esploroj produktas elstarajn malkovrojn pri la fenomenoj koncernantaj la ordon en kompleksaĵoj. Pro la graveco de tiaj esploroj li iĝas "Membro de la Akademio de Sciencoj" en 1979, kaj estas konsiderata kiel unu el la pioniroj por la de li mem nomata "fiziko-ĥemio de la mola materio". En 1980, li ricevas la "Médaille d'or du CNRS" (ora medalo de la nacia centro por la sciencaj esploroj). En 1991, pro liaj elstaraj kontribuoj en tre diversaj kampoj (magnetismo, superkonduktiveco, likvaj kristaloj, polimeroj, la studo pri la elverŝiĝo de likvoj kaj tiel plu.) li ricevis la Nobel-premion pri fiziko.
Tiu elstara sciencisto estas la unua kiu prilaboris la problemojn de "ordo-malordo-transiro" en materialoj tiaj kompleksaj kiaj estas polimeroj, ĝeloj, likvaj kristaloj kaj pli freŝdate la granulaj materioj.
Direktoro de la "Ecole supérieure de physique et de chimie industrielles de la ville de Paris", Pierre-Gilles de Gennes malŝatas la barojn kiuj malhelpas progresigi la sciojn. Partizano de "interfaka kunlaboro", atentema al la industriaj aplikaĵoj, tiu profesoro de "Collège de France" samĝojiĝe transiras de fako al alia. Finfine de la fiziko li alvenas al biologio: li eniras la Instutito Curie por esplori la sistemojn ĉe la vivantaĵo kaj por kompreni la mekanismojn de la ĉeloj, precipe tiujn kiuj koncernas la memoron.
Paralele al tiu altnivela esplorado Pierre-Gilles de Gennes pasigis grandan parton de sia tempo por instrui kaj disdoni al la junuloj en lernejoj kaj liceoj sian entuziasmon por la scienca esplorado. Post la ricevita Nobel-Premion li vizitis pli ol 200 liceoj en Francio.[4]
Li forpasis en la aĝo 74, la 18-an de majo 2007.
Bibliografio
- Superconductivity of Metals and Alloys, Benjamin 1964
- The Physics of Liquid Crystals, Oxford University Press 1974 (unua eldono) 1976 (dua eldono)
- Scaling Concepts in Polymer Physics, Cornell University Press 1979 (unua eldono) 1985 (dua eldono)
- Simple Views on Condensed Matter, World Scientific Publishing Co 1992 (unua versio) 1998 (versio nova)
- Les Objets fragiles, Plon 1994 SBN 2259003117
- Soft Interfaces: The 1994 Dirac Memorial Lecture, Cambridge University Press 1997
- Gouttes, bulles, perles et ondes, Belin 2002 (Prix Roberval 2007)
Citaĵoj
Eksteraj ligiloj
http://nobelprize.org/physics/laureates/1991/gennes-bio.html
Referencoj
- ↑ Pierre-Gilles de Gennes, Prix Nobel de physique en 1991, Le Monde de la 22-a de majo 2007
- ↑ De Gennes, mort d'un génial touche-à-tout, Ouest-France de la 23-a de majo 2007
- ↑ http://nobelprize.org/nobel_prizes/physics/laureates/1991/press.html "El la Akademio de Scienco en Svedio, 16-a oktobro 1991"
- ↑ http://www.ac-nantes.fr:8080/peda/ress/mivip/echanger/Articles/echanger_41/echanger_41_2.pdf "Rencontre avec Pierre-Gilles de Gennes, ECHANGER n° 41_ mai 1999"